Esperanto-Klavaro: Keyboard by Ludisto


4.5 ( 3595 ratings )
Utility Produttività
Sviluppatore Chuck Smith
Libero

AVERTO: Ĉi tiu iPhone-klavaro bezonas iOS 8. Ŝajne, ĝi funkcias relative bone per iPad, sed ni ne povas garantii tion, do aĉetu por via iPad proprariske!

Finfine, vera klavaro en Esperanto por via iPhone! Cetere, ne plu ĝeniĝu de la aŭtokorektado kiam vi tajpas esperante per nacilingva klavaro. Facile kaj rapide tajpu ĉiujn ĉapelojn senprobleme en ĉiuj programoj! Tiel vi finfine povas uzi vian iPhone-n en Esperanto kiel vi ĉiam volis. Bonvolu noti, ke pro teknikaj limigoj de iOS, ni devas inkluzivi la standardon super la klavaro, do ni decidis meti la emblemon de nia firmao tie.

• tajpu en Esperanto en ĉiuj iPhone-programoj
• aŭtokorektado ne ĝenas

Via financa subteno helpos al ni, por ke ni povu plulabori pri la klavaro kaj plukrei ludojn en Esperanto! Vidu niajn ludojn, kiuj ankaŭ ludeblas en Esperanto: What the Shell, Poker Solitaire kaj Word Race!

-

WARNING: This iPhone keyboard requires iOS 8. It seems to work relatively well on the iPad, but we cannot guarantee that, so buy it for your iPad at your risk!

Finally, a real Esperanto keyboard for your iPhone! Also, don’t let autocorrect annoy you any longer when you type on a non-Esperanto keyboard. Quickly and easily type all the special Esperanto characters in every app without a problem! Now you can use your iPhone in Esperanto like you always wanted. Please note that due to technical limitations of iOS, we need to include a banner above the keyboard, so we decided to put our logo there.

• type in Esperanto in every iPhone app
• autocorrect is disabled in Esperanto

Your financial support will help us be able to keep improving this keyboard and continue bringing great indie titles to you. Try our other games today: What the Shell, Poker Solitaire and Word Race!